Gravaj informoj pri la Foto Esperanta retejo konstrua procedo kaj stato.

Atenton: Foto Esperanta retejo ankoraŭ ne estas preta kaj estas konstruata

Plej grave, tio signifas ke ĉuj informoj en la retejo - inkluzive registrado de uzantoj, alŝutitaj materialoj, ktp. - de tempo al tempo estos forigataj dum ĝisdatigo de programaro.

Do, ne atendu ke iuj registradoj kaj/aŭ alŝutitaj materialoj konserviĝos en la retejo por ĉiam.

Tio okazos, kiam la retejo trapasos provan periodon.

Tamen nun ekzistas ebleco ke iuj alŝutitaj informoj estos perditaj.

Iam poste, se retej-programara komunumo decidos ke indas komenci konservi alŝutatajn materialojn, ĝisdatiga politiko estos ŝanĝita por plenumi tion.

Tamen nun ti ne estas kazo.

Kiel komuniki kaj trovi helpon

Por komuniki pri la reteja programado kaj evoluo, estas kreita speciala Telegram-grupo Retejo Esperanta (klaku ĉi-tien por viziti).

Tie oni rajtas demandi io ajn pri konstruado de retejoj ĝenerale kaj pri konstruado de Foto Esperanta retejo specife.

Ĉiuj opinioj kaj ideoj estas bonvenaj.

Oni estas bonvenaj doni sian opinion pri kiel retoj aspektu, kiun funkciadon ĝi havu, ktp.

Kunlaboro de disajneroj, programistoj kaj aliaj specialistoj estas bonvena.

Kuranta funkciado de la retejo

Ĉio programita ĝis nun estas trovebla en la retejo.

Oni rajtas provi kiel io ajn en la retejo funkcias.

Por alŝuti fotojn necesas registriĝi.

Nun retejo ne postulas konfirmon de iuj registradoj tra retpoŝto, tio estos ebligita kiam la retejo trapasos provan periodon.

Por vidi la administran parton de la retejo, oni povas ensaluti ĉe tiu-ĉi paĝo kun la retpoŝta adreso "admin@admin.com" kaj pasvort "pasvorto".

Nun la sistemo jam havas plene funkciatan administran sekcion.

Ĉio trovata en la adminitra sekcio ankaŭ estas reflektita en la kaŝita API sekcio, - tute saman kion eblas fari en la administra sekcio, oni povas fari tra API, ambaŭ prenante kaj metante informojn.

Nun API simple ekzistas, tamen ne etsas aktive prilaborata, tio estas planata por estonto.

API ebligas kumunikadon kun la retejo tra - ekzemple - telefonoj (indas kaj eblas krei specialan programon por tio), aliaj retejoj, ktp.

Kontaktu nin

Ĉiuj fotemaj Esperantistoj estas invitataj al la Foto Esperanta Telegram grupo

Por pridiskuti retkonstruajn aspektojn oni povas viziti la Retejo Esperanta Telegram-grupo.

En ambaŭ grupoj oni rajtas pridiskuti io ajn rilata al la temoj de tiuj grupoj.

Min persone dezirantaj povas kontrakti en Telegramo: @rultigaro

Dankon pro via intereso al la Foto Esperanta retejo, fotografio, kaj reteja konstruado.

Flanka kolumno