Foto Esperanta retejo estas kreita kaj funkcias por servi bezonojn de la ge-Esperantaj fotistoj kaj fotoemuloj.
Paralele al la Foto Esperanta retejo funkcias samnoma Telegram-grupo (klaku ĉi-tien por vidi).
Problemo de uzi nur Telegram-grupon por kunhavigi fotojn estas ke Telegramo kompresas kaj malplibonigas fotojn dum alŝuto.
Por havi eblecon konservi kaj spekti fotojn en bona kvalito, tiu-ĉi retejo akceptas fotajn alŝutojn aŭtomate publikigatajn en la Telegram-grupon.
La sama okazas kiam novaj fotoj estas publikigataj en la Telegram-grupo: ili estas prenataj de tie kaj publikigataj en la retejo. Aŭtoroj de tiuj fotoj - dekomence publikigitaj en la Telegram-grupo - poste povas redakti publikaĵojn en la retejo kaj anstataŭigi fotojn per pli bonkvalitaj, se ili tion deziras.
Teman, eblas uzi nur Telegramon, aŭ nur la retejon, se iu tion preferas.