Paruo super sunfloro
La somero estis tre varma kaj ni preskaŭ ne vidis paruojn. Ili ŝajne migris norden serĉante malvarmeton. En Septembro, post la foriro de aliaj birdoj al la sudo, kiam pli malvarmiĝis en nia regiono, la paruoj revenis. Ĉi-paruo flugas super sunfloro, prenante semon.